Kvara stacio : Simeon diris al Maria, lia patrino: «Jen ĉi tiu estas metita por la falo kaj leviĝo de multaj en Izrael, kaj por signo kontraŭparolata; kaj ankaŭ vian animon glavo trapasos; por ke la pensoj de multaj koroj malkaŝiĝu.» (Luk 2, 34-35) MEDITO Patrino, ho mia patrino. Kia feliĉo ke vi estas ĉi tie! Mi ja scias ke vido de mia sango trapikas vian animon. Por vi, mi estas ĉi tie. La Patro vidis mian hodiaŭan doloron kiam li modlis vian senmakulan animon. Kia feliĉo ke vi estas pura, senmakula de ĉiam. Kia feliĉo ke sur tero hodiaŭ estas iu kun mi, iu kiu plaĉas al la Patro kun mi. Kia feliĉo ke estas hodiaŭ kun mi iu kiu neniam malobeis la Patron, kiu lin neniam malkonfesis, forlasis. Ho patrino, mia patrino Maria! Mia koro neniam lasis vin, sed nun kiam mi iras al la morto, ĉio en mi refluas al vi. Dankon ke vi estas ĉi tie, en ĉi tiu horo kiam la intimaj pensoj de ĉiu elmontriĝas, en ĉi tiu horo kiam miaj disĉiploj estas for. Patrino, mia horo venis; ĝi estas ankaŭ la via. Mi elaĉetas grandan homamason. Vi estas ĝia Reĝino, vi kiu naskas ĝin kun mi. Patrino, viglu kun mi. La amatoj de la Patro ne plu havas vinon, mi donas al ili tiun vivon kiu venas de vi. Kiel vi instruis al mi kiam mi estis malgranda, mi obeas, mi obeas al la Patro, al ĉio kion li diras al mi. PREĜO Ho Patrino,
|