![]() |
Dua stacio : Jesuo estas ŝarĝita per sia kruco Ili prenis Jesuon, kiu, portante sian krucon, eliris el la urbo al la loko nomata Loko de Kranio, kiu estas en la Hebrea lingvo Golgota (Joh 19, 16-17) «Vere, niajn malsanojn li portis sur si, kaj per niaj suferoj li sin ŝarĝis... vundita pro niaj pekoj, dispremita pro niaj krimoj; puno por nia bono estis sur li, kaj per lia vundo ni saniĝis.» (Jes 53, 4-5) Kaj li diris al ĉiuj: «Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon ĉiutage, kaj sekvu min. Ĉar kiu volos savi sian animon, tiu ĝin perdos; sed kiu perdos sian animon pro mi, tiu ĝin savos.» (Luk 9, 23-24)
Ĉefpaĝo - La praktiko
|